Viv' kaj Penso jam forpasis brakoplekte. Pordon kaj fenestrojn lasis malfermitaj, tre neglekte. Kaj interne nokto nigras, en fenestroj lum' ne viglas, dormas pord', ne bruas ĝi jam, kiel ofte ĝi sonis iam! Pordon, ŝutrojn fermu rigle, aŭ ni tra l' fenestroj vidas nudan mankon, kiu sidas en la dom' dezerta nigre. For! Ĉi tie sin ne levos gajo kaj ĝojiga tril'. Dom' kreiĝis el argil', ĝi al ter' refali devos. For! ĉar Viv' kaj Pens' pereis el ĉi dom' funebra, sed en glora urbo por eknesti, en urbego fora, kreis domon kun mason' nedetruebla. Ve, ne povis kun ni resti! |